Search among Bernardo's articles
Publication date / 2010 - 163 articles
« Dec 09 Jan Feb Mar April May June July Aug Sept Oct Nov Dec Jan 11 »
-
Bayman en Paramaribo
- 02 Jan 2010 - 1 commentLa retejo "La Vortaro" ofertas senkostan vortaran programeton por Vindozo kaj Linukso kaj dudirektajn esperantajn vort-listojn por 29 (!) lingvoj - inter ili tiel "ekzotajn" kiel la latina, luksemburga, eŭska, frisa kaj surinama ...
-
Kreski kaj vaksi - vortlisto kaj vortaro
- 03 Jan 2010 - 1 commentInter kreski kaj vaksi ekzistas neniu rilato, se via ĉefa lingvo ne hazarde estas la dana aŭ ties suda frato la germana. En tiuj lingvoj ambaŭ konceptoj estas esprimitaj per unu sola vorto, nome vokse respektive wachsen. Jen kiel la vortaro de Larsen
-
Kristnaska donaco: Minnaja en nova vesto
- 06 Jan 2010 - 1 commentDe kristnasko 2009 ekzistas nova elektronika versio de la Granda Vortaro Itala-Esperanta de Ak. Carlo Minnaja (1996). Per ĝi vi nun ankaŭ trovas fleksiajn formojn de italaj vortoj. Serĉante je so (mi scias) la programo aŭtomate sendas vin al sapere
-
Wells-listoj anoncitaj por marto 2010
- 07 Jan 2010 - 3 commentsLa eldonejo Mondial (Novjorko) intertempe anoncis la aperon de la "Konciza Vortaro" de John C. Wells por la 1-a de marto 2010 kaj invitas al "draste rabatitaj" antaŭmendoj ĝis la 28-a de februaro (19,95 eŭrojn anstataŭ la posta regula prezo de 33,95 por
-
Ĉu Zamenhof estis doktoro?
- 08 Jan 2010 - 2 comments"Doktoro" estas plursenca. Ĝi povas esti simpla sinonimo por "kuracisto" aŭ signifi "persono posedanta la plej altan universitatan diplomon: doktoro pri natursciencoj, pri sociaj sciencoj, pri juro, pri farmacio ..." (PIV 2005). Ĉu LLZ posedis tian
-
Renkontiĝo en la Valo de la Suno
- 11 Jan 2010Arizona Esperanto-Grupo ĵus fondiĝis la 29-an de decembro 2009 en Tempeo apud Fenikso. La unua renkontiĝo okazos venontan vendredon, la 15-an de januaro 2010 en Meso (Mesa).
-
Harri kaj la ĉino
- 11 Jan 2010Harri Laine verkis rememoron pri Humphrey Tonkin. Post la reago de tria komentinto pri la ebla historia firolo de tiu pridisputita kaj pridisputenda movada politikisto li blokis la eblecon aldoni pliajn komentojn. Intertempe li denove ebligis komentojn
-
Kiun landon ataki? Ĉu Italion aŭ tamen Francion?
- 12 Jan 2010La regantoj de l' mondo malsame opinias. Klasika filmo, nek nova, nek bela, tamen neforgesinda. Some call it funny!
-
Tropika melankolio, brazila saŭdado
- 12 Jan 2010 - 2 commentsForlasitaj fervojaj stacioj elradias strangan etoson. Kie iam viglis vivo, nun kreskas herbaĉoj inter ne plu uzataj reloj. Iamaj fieraj simboloj de ordo kaj progreso ruiniĝas kaj disfalinte grimacas pri vanteco de homa strebado. ...
-
La du plej oftaj vortoj: "la" kaj "kaj" - iom pri oftec-vortaroj
- 14 Jan 2010 - 2 commentsLa unua oftec-vortaro de Esperanto, konata al mi, estas de S. Rublov el la jaro 1927, aperinta okaze de la 40-jara jubileo de la Internacia Lingvo. Temas pri "Raporto pri nombrado de la vortaraj elementoj en 6 tekstoj cele al eltrovo de la plej oftaj por
-
".. malnova fot', .., mistika vizaĝ' .." - Marie Schrøder mortis antaŭ 100 jaroj
- 17 Jan 2010 - 5 commentsEn aŭgusto 1909, survoje al la Universala Kongreso en Barcelono, kie ŝi reprezentu la danajn esperantistojn, mortis Marie Schrøder en Svisio en la aĝo de nur 27 jaroj pro akcidento. Ailanto dankinde rememorigas pri ŝi.
-
La liberiĝo de la juĝisto - Szilágyi en hispana traduko
- 19 Jan 2010 - 4 commentsLa "eble plej bona novelo verkita en Esperanto" estas tradukita al la hispana. El la "liberiĝo de la juĝisto" (1933) fariĝis la "iberiĝo de la juĝisto".
-
Kajena pipro, mento kaj meliso
- 21 Jan 2010 - 2 comments117 spico-plantoj klarigitaj en la germana kaj angla kaj tradukitaj al pli ol 80 lingvoj, inter ili ankaŭ Esperanto. Jen la "Leksikono de Spicoj" de Gernot Katzer el Graz (Aŭstrio).
-
Glacio degelita
- 21 Jan 2010 - 1 commentSub egido de la Internacia Asocio pri Hidraŭlika Esplorado (International Association for Hydraulic Research) kaj eldonite de la hungara Esplorcentro pri Akvomastrumado (VITUKI) aperis "Multilingual Ice Terminology, Addendum I" en 1977/1981 - sed
-
Perdita Vortareto pri Vivmedio
- 22 Jan 2010140-era "Naturprotekta Terminaro", traduko de "Multilingual Dictionary of Conservation Terms", Morge [apud Ĝenevo, Svisio]: IUCN 1976, aperis en la kongres-aktoj de Simpozio en Talino (tiam Sovetunio) en 1981 - kaj ne plu estas spurebla ...
-
Oceano da domoj, formikejo da homoj - Waringhien parolas Esperanton
- 22 Jan 2010 - 4 commentsGaston Waringhien estas la patro de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), Plena Analiza Gramatiko (PAG) kaj probable la homo, kiuj dum jardekoj plej forte influis Esperanton. Jen li parolas la enkondukon al la filmo "Angoroj" (1964) - kun surprize forta fronc-á
-
De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (1)
- 23 Jan 2010 - 6 commentsLa unuaj traduk-pecoj de Zamenhof el la Biblio aperis en "La Revuo" en 1907. Dum la samjara 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo fondiĝis komitato por komplete traduki la Malnovan kaj Novan Testamenton (MT, NT). Kaj tamen daŭris ĝis la 18-a UK en Edinburgo
-
De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (2)
- 24 Jan 2010Zamenhof mortis. La manuskripto de lia traduko daŭre kuŝas ĉe lia vidvino en Varsovio, kiu ne aŭdacas konfidi la unikaĵon al la malfidinda poŝto. 1919 alproksimiĝas kaj jam pasis pli ol dek jaroj de post Kembriĝo ...
-
De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (3)
- 24 Jan 2010 - 3 commentsLa 31-an de julio 1926 la UK de Edinburgo estos solene malfermita. Por la 1-a de aŭgusto estas planita Diservo en la ĉefpreĝejo S-ta Giles en Edinburgo, dum kiu oni volas festi la dediĉon de la Esperanto-Biblio al la servo de Dio ...
-
Ĉiu fak-laboristo devas paroli la anglan - Oettinger is talking in English
- 28 Jan 2010 - 4 comments... asertas la eksĉefministro de Badeno-Virtembergo, unu el la plej riĉaj subŝtatoj de Germanio, Günther Oettinger, ĉar la angla estos "la" internacia laborlingvo. Li baldaŭ fariĝos membro de la EU-komisiono kaj jam alparolis la Eŭropan Parlamenton -
-
La nuna gvidantaro de UEA ne donas fidon
- 29 Jan 2010"Sed mi sentas min devigita ankaŭ, reveninte hejmen, ŝanĝi mian testamenton. Milionulo mi ne estas, sed almenaŭ, du domoj estis antaŭviditaj por UEA. Bedaŭrinde la nuna gvidantaro de UEA ne donas .. fidon ..". ...
-
Lapenna en bankalsono: Dokumenta Esperanto-Centro
- 03 Feb 2010Per nepre rekomendinda kaj modela iniciativo Josep Pleadin el Kroatio riĉigas nin: Dokumenta Esperanto-Centro, kroata nacia Esperanto-arkivo. Sed ĝia valora enhavo vaste transpasas la limon de la nur tiulanda Esperanto-historio.
-
Ĉu vi scias, kiom mi amas vin?
- 06 Feb 2010 - 2 comments"La eta leporo devis iri al la lito, sed li tenis sin ankoraŭ tre forte ĉe la longaj oreloj de la granda leporo. La eta leporo volis fakte esti tre certa, ke la granda leporo bone aŭskultis lin. "Divenu kiom mi amas vin", li diris." - la fama infanlibro
-
La terminaro, kiu kostis 1,2 milionojn da markoj
- 07 Feb 2010La unua fervoja terminaro de Esperanto estas manskribita, jam registras ĉ. 1300 fervojajn terminojn germanajn kaj esperantajn kaj kostis 1,2 milionoj da markoj. ...
-
Agrable stulta: fola livero - "livera folio"
- 07 Feb 2010 - 1 comment"livera folio - liveras la plej freŝajn novaĵojn", la nova servo asertas en sia retejo kaj per Twitter. Kaj fakte la novaĵoj estas eksplodigaj kiel bombo: "Katalin Kovats anstataŭos Halle Berry kiel nova Bond-knabino", ekzemple kaj "Novaj esperantaj
-
La tradukisto kiel sovaĝulo
- 10 Feb 2010 - 2 commentsFernando de Diego (1919-2005) estas unu el la plej gravaj tradukistoj en la historio de Esperanto, precipe el la hispana, sed ankaŭ angla kaj franca. Plej konataj eble estas liaj Don Kiĥoto (Cervantes), Doña Bárbara (Gallegos) kaj Cent jaroj da soleco
-
Petro Desmet' parolas flandran kaj Esperanton ...
- 12 Feb 2010 - 1 comment... kaj pugne ludas sonorilaron (kariljonon). Jen rigardu la filmetojn en Esperanto, la flandra (bedaŭrinde iom mallaŭta) kaj trian nur kun la muziko. - Kaj sonĝu, ke vi promenus tra bela malnova, mezepoka flandra urbeto kun mallarĝaj stratetoj strange
-
Auld pri Wells
- 14 Feb 2010 - 2 commentsEstas interese relegi la recenzojn pri la unua eldono de la Wells-listoj (t.n. "Konciza Vortaro Angla-Esperanto-Angla") de 1969. Principe ili daŭre validas, ĉar la vortara miskoncepto ja restos la sama en la dua eldono de marto 2010. Jen peco el la
-
„Enskribi la fervojajn terminojn en kajeron“ – 100 jaroj da terminara laboro inter fervojistoj (1)
- 17 Feb 2010En sia Historio de la Fervojista Esperanto-Movado 1904-1984 Joachim Giessner en aparta ĉapitro ankaŭ traktas la 80-jarajn klopodojn kaj penojn verki fidindan fervojistan terminaron. Ĉar ĝi daŭre estas instrua, mi publikigas lian tekston tie ĉi nur iom
-
100 jaroj da terminara laboro inter fervojistoj (2)
- 20 Feb 2010Fine de la 1950-aj jaroj la esperantaj fervojistoj ankoraŭ baraktis pri la traduko de la franca fervoja terminaro Lexique Technique Ferroviaire (LTF), kiam aperis la unua eldono de nova normverko, Lexique Générale (LG I) de UIC. Kiel daŭrigi nun? Legu la
-
Kiom egalaj estas al vi la Olimpiaj Ludoj precize?
- 20 Feb 2010... demandis satira germana retejo. Por ke ankaŭ vi povu respondi jen tre libera traduko (hm, nu ja, io tia).
-
Plena skanaĵo de Léger / Albault, Vortaro franca-esperanta
- 21 Feb 2010Onagrino komplete skanis la faman poŝvortaron francan-esperantan de Léger kaj Albault (1961). Gratulon kaj dankon pro la laborego!
-
Vancouver? Aĥ ne, Braunlage!
- 21 Feb 2010Pri la simpla vero, ke la okazaĵoj en la kazaĥa ĉefurbo Vancouver estas same egalaj kiel la renversiĝo de sako da rizo en okcidenta Ĉinio, ĉiuj gvidaj esperantistoj - do vi, jes precize vi, karaj legantoj - konsentas. Feliĉe ekzistas konkurenca evento en
-
Limerikoj de Lariko kaj la bela olda epoko Graca
- 22 Feb 2010En la spaco de Lariko vi trovas kelkajn amuzajn limerikojn memverkitajn kaj povas ekzerci vin per lango-tordaĵo ("Tiuj barbaj arbaraj barbaroj"). Ĉar mi bedaŭrinde ne estas same talenta mi nur povas citi historian limerikon pri la junulara
-
Esperanta literaturo en la reto ...
- 27 Feb 2010... estas la nomo de tre kaŝita, sed tamen daŭre helpa datumbazo kun pli ol 6300 eroj (stato 03.2006) de Sebastiano Hartvigo ĉe EsperantoLand, Berlino.
-
Principoj de termino-elekto: la forstistaj spertoj
- 27 Feb 2010La artikolo estas mallongigita citaĵo el prelego de diplomita forstisto Ingwart Ullrich de 1995. Sinjoro Ullrich estis prezidanto de la Terminologia Komisiono (TKI) de Internacia Forstista Rondo Esperant-lingva (IFRE) kaj disponas pri multjaraj spertoj
-
PIV, la dogano kaj apartismo
- 27 Feb 2010En Terminoteko 13 (1/1996) aperis studeto pri la (tro ofte dubaj) juraj terminoj de PIV, eble ankoraŭ nuntempe instrua: la misfamaj "dogan-unuiĝo", "zono", "apartismo" kaj aliaj strangaj bestoj ...
-
Milana InKo
- 04 Mar 2010 - 1 comment"InKoj - Interlingvistikaj Kajeroj" nomiĝas nova senkosta ret-periodaĵo de la Universitato de Milano, redaktita de doktoroj Gobbe kaj Valore. Temo de n-ro 1 estas "Interlingvistiko kaj Filozofio de Artefaritaj Lingvoj".
-
Trombo, tornado kaj glaĉero
- 06 Mar 2010En la „dua parto“ de la UEA-jarlibroj de 1942 ĝis 1962 preskaŭ ĉiujare aperis terminaro pri iu fako, cele al plivastigo kaj modernigo de Plena Vortaro 1934 al PIV 1970. Tiuj kaŝitaj terminaraj trezoroj nuntempe estas malmulte konataj kaj ekspluatataj. Jen
-
Mojosa: Mojose
- 06 Mar 2010"Mojose, novaĵoj por moderna, junstila generacio, estas blogo pri ideoj kaj produktoj en la krucvojo inter arto, fasonado, kulturo kaj teknologio ...". Kaj sendube ekzistas cent aliaj eblecoj, malpli agrable forludeti sian junecon. Eble viaregione ankoraŭ
-
Ĉu vi ŝatas manĝi baobabon?
- 07 Mar 2010Bernhard Eichkorn, dum pli ol dek jaroj kunordiganto kaj motoro de la Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF), verkis tiun „recenzan eseon“ en 1996. Krom impreson pri la libro de Dazun „Sin nutri en la naturo“ la recenzo peras bonan komprenon pri la
-
Plur-lingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo (1996)
- 07 Mar 2010 - 1 comment“Plur-lingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo” (PnspE) estas botanika terminaro ellaborita de la iama Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF) sub gvido de pastro Bernhard Eichkorn (Villingen, Germanio). Ĝis 1996 kolektiĝis centoj de plant-nomoj en
-
Kial estas viro en la Luno?
- 07 Mar 2010Germanaj infanoj iam aŭ eble ankoraŭ vidas "viron en la Luno". Sed kiel li ekloĝis tie? Jen la klasika rakonteto de Ludwig Bechstein (1806-1860), tradukita de Rikardo Ŝulco (1906-1997) kaj publikigita en Vestfaliaj Flugfolioj n-ro 60 (6/1984).
-
Ke la ĉeestantaro kantu ...
- 07 Mar 2010Kuriozaĵon mi retrovis en iu flanka dosierujo de mia arkivo: "Mia verdastelulino, Valsa kanto" kun muziko de H. Moy Thomas kaj teksto de William Main Page (1869-?).
-
Intima rigardo al Berlino
- 08 Mar 2010Se vi interesiĝas pri Berlino for de la amas-turistaj vojoj, vi eble ŝatos la foje surprizajn, intimajn, nekutimajn fotojn de Lichtmorgen ("luma mateno"), kiu eltiklas detalojn de ejoj, kie mi jam centfoje senatente preterpasis. Plurfoje jam la fotoj de
-
Ni iru la vojon celitan!
- 08 Mar 2010Kiujn aliajn vortojn kun simila signifo de „vojo“ vi konas? – „strato“, ĉu ne? Kaj „ŝoseo“, kaj ... hm. Rigardu (kaj eble miru), kiujn la Teknika Vortaro pri Ŝoseoj kaj Pontoj (1959) krome proponas....
-
De Borovko al Michaŭx
- 13 Mar 2010 - 2 commentsRakonteti pri la nova Zamenhof-biografio "Homarano" (2009) de Aleksander Korĵenkov estas tre agrabla faro. Ĝi simple estas preskaŭ ĉiuaspekte bona kaj leginda libro kaj - mi aŭdacas la prognozon - nova klasikaĵo.
-
Kio atendos nin en la verda infero?
- 14 Mar 2010 - 3 commentsMalfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj
-
Waktu yang tepat – ĝustatempe ...
- 14 Mar 2010La indonezia estas la kvara plej parolata lingvo de la mondo. Bone, ke en 2007 fine kaj ĝustatempe aperis la unua malgranda vortaro Esperanto-indonezia.
-
Ĉu vi volas dulingve eduki viajn infanojn?
- 18 Mar 2010 - 5 commentsEkzemple en via denaska lingvo kaj en Esperanto? Tiukaze la nova manlibro de Inés María Jiménez Mut zur Mehrsprachigkeit - So erziehe ich mein Kind in einer Fremd- oder Zweitsprache (germane "Kuraĝo al plurlingveco - tiel mi edukas mian infanon en
-
Sindikata Terminaro
- 20 Mar 2010 - 1 comment... estas "esperantigo de la Sindikata Terminaro de la Eŭropa Unio .... Ĝi bazas sin sur la malneto fare de sinjoro Hans WIERSCH. Por tiu ĉi versio [de 1996] kontribuis sinjoroj doktoro Werner BORMANN kaj Franz Josef BRAUN."
-
Kasedo en ĉaledo
- 20 Mar 2010En esperantaj publikaĵoj de antaŭ 20 jaroj oni ofte trovas du diversajn formojn por la nocioj "diskedo", ekzemple komputora diskedo, kaj "kasedo", ekzemple muzikkasedo, nome la ĵus uzitajn aŭ la paralelajn formojn je "-et", "kaseto", "disketo". Kiuj
-
Fotografia Terminaro
- 20 Mar 2010Giuseppe Valente el Triesto prezentis malgrandan fotografian terminaron en 1997 kun ĉ. 700 kapvortoj (broŝuro de 38 p A5 plus trilingvaj vortlistoj sur diskedo). Jen specimeno pri ĉiuj kunmetaĵoj kun "filmo" en Esperanto, la angla kaj la itala.
-
La aerklapo de la liberigo
- 21 Mar 2010Por biografio pri Max Butin (1888-1960), aŭtoro de la plej grava vortaro Esperanto-germana post la dua mondmilito (aperis en 1952), mi iam kolektis ĉion de li. Jen la enkonduko de lia "disertaĵo" "Lingvo kaj Homo" (s.j. ĉ. 1950-aj) ...
-
Biografio de Max Butin (1888-1960)
- 21 Mar 2010Max Hubert Butin (1888-1960) aus Godesberg (heute zu Bonn) gehört zu den in Fachkreisen legendären Esperanto-Anhängern der ersten Stunde und gilt als der bis heute bedeutendste Bonner Esperantist. ...
-
Nu, sursaltu malantaŭe; ni ankaŭ veturas al Vieno ...
- 23 Mar 2010"Kiu estis pli feliĉa ol mi? Mi faris riverencon kaj per unu salto estis poste sur la veturilo; la veturigisto klakis per la vipo kaj ni forflugis sur la brilanta strato ...". Peceto el la "Netaŭgulo" de Josef v. Eichendorff (1788-1857) unu el la perloj
-
Sinjor' trumpisto de l' kafej' - Berlino svingas
- 27 Mar 2010 - 1 commentAl la laŭaserte "Oraj Dudekaj" jaroj de Berlino nepre apartenas la muzik-stilo svingo. Registritaj per malnovega tekniko sur t.n. ŝelak-diskoj por gramofonoj, la kantoj dum jardekoj nur pene estis akireblaj. Tre bela kompakt-disko kompilas la 20 plej
-
Mi min demandas, ĉu mi ne ekludas per vortoj. ...
- 28 Mar 2010... Sed ĉu la vortoj ne estas faritaj por tio?" - Boris Vian (1920-1959) absurdas per "La Fondintoj de l'Imperio aŭ la Ŝmürc' (1957, unuan fojon prezentita sur teatra scenejo en 1959).
-
Unreliable, misleading, dilettantish, insignificant ...
- 31 Mar 2010 - 3 commentsJohn C. Wells' English-Esperanto-English Dictionary is the botch book of the year.
-
Narciso, huraistoj kaj jodluloj - Haupenthal recenzas ...
- 13 Apr 2010la festlibron por Tonkin - malĝentile, sed trafe, nediplomate, sed scioplene. En la sfero de TEJO kaj UEA Tonkin laŭaserte estas "speco de faktoto kaj evidente bezonas la banon en la verdaj amasoj". ...
-
La ĉarma mamulet' de l' Ak-prez
- 15 Apr 2010Ho ve, Wells daŭrigas sian blogon por diskuti erarojn kaj ellasojn en sia kvar-adjektiva "Konciza" kaj instrui pri vortar-farado - lamulo parolas pri la mulo ..., nu, pli ĝuste pri la sudafrika mamulo meerkat, t.e. surikato...
-
Ventŝirmilfostgarnaĵo
- 17 Apr 2010Malneto de "Teknika Aŭtomobil-Vortaro" (TAV) atendas prilaboron kaj publikigon ...
-
Unu el la plej gravaj Esperanto-kolektoj ...
- 24 Apr 2010 - 2 comments... en aprilo 2010 denove malfermis la pordojn: Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d'Ordal apud Barcelono (Katalunio). Tre ĝojiga novaĵo por la tuta lingvo-komunumo.
-
La rusa serpento
- 04 May 2010Pri vipuro kaj ĝia paralela formo vipero esperantistoj ŝategas diskutadi dum jardekoj - iom tede remarĉante la ĉiam samajn argumentojn sen spureto de novaj ekkonoj. Pli interesa estas la rusa traduko de vipero / vipuro ...
-
Mange tak: Aperis la Vortaro Dana-Esperanta
- 09 May 2010Plurfoje jam ni atentigis pri la laboroj super moderna vortaro dana-esperanta (Dansk Esperanto Ordbog). Fine ĝi nun aperis. Gratulon kaj multan dankon al la danaj persistemuloj!
-
Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj
- 09 May 2010 - 3 commentsKio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo, ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita
-
Esperanto atingas Ardenojn
- 13 May 2010 - 3 commentsLa motor-boato "Esperanto" forlasis Berlinon je la 1-a de majo direkte al suda Francio. Tra Nederlando kaj Belgio ĝi nun atingis Lieĝon, sed - ho ve - la kluzoj en la ardena montaro estas fermitaj. Akompanu kapitaninon Gabi kaj help-mariston Rolando tra
-
MGA: Bona vortaro nun eĉ pli ampleksa
- 13 May 2010 - 3 commentsĴus ni povis ĝoji pri la nova vortaro dana-esperanta, jam alia agrabla surprizo: la dudirekta poŝ-vortaro hispana-Esperanto-hispana de Miguel Gutiérrez Adúriz (MGA, ps. Liven Dek) aperis en 2-a eldono plivastigita ...
-
La plej granda jura terminaro de Esperanto
- 14 May 2010... restis plej parte neeldonita. Temas pri la tajposkripto de László Dubravszky (forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999 en Budapeŝto).
-
De Diego pri Tonkin
- 15 May 2010 - 1 commentKe la rolo de la post-hamburga UEA-prezidanto Humphrey Tonkin precipe estis ŝajnigi kontinuon kaj doni al la organizo "burĝan" vizaĝon akcepteblan por (donacantaj) okcidentuloj, dum fakte ĝi ŝanĝis sian politikon al pro-soveta tendenco, samtempuloj klare
-
Nova Esperanta Bildvortaro - ĉu havebla ankoraŭ en 2010?
- 15 May 2010 - 3 commentsPetro de Smedt kaj Jozefo Horvath preskaŭ fintradukis la sesan eldonon de la Duden-Bildvortaro al Esperanto. Ni esperu, ke ĝi ankoraŭ aperos ĉi-jare.
-
Kondratjev: Granda Vortaro Esperanto-Rusa 2006
- 16 May 2010 - 1 commentApud la klasika vortaro de Bokarev intertempe ekzistas multe pli detala kaj ampleksa, moderna Granda Vortaro Esperanto-Rusa (GVER) de ing. Boris Kondratjev el Peterburgo kun laŭdire ĉ. 57.000 enskriboj.
-
Vakso ...
- 21 May 2010 - 1 commentVakso estas vorto el la Fundamento de Esperanto (1905), jam trovebla en la 1-a eld. de la Universala Vortaro de 1893 (UV), la Meza Vortaro Internacia-Germana de 1889 (MV) kaj eĉ la Unua Libro de 1887 (UL). En MV ni jam legas vaks', vaks'tol' kaj
-
Nigra en Lepsiko
- 24 May 2010Wave Gotik Treffen (WGT) estas la monde plej granda festivalo de "gotika" muziko. Ĉ. 20.000 homoj el dekoj la landoj renkontiĝas ĉiujare dum pentekosto en Germanio por ĝui sennombrajn muzik-grupojn kaj festi precipe sin mem ...
-
Piedoj miaj vadas ĝis genuo en sango
- 29 May 2010Plej simplaj vortoj ofte estas surprize "malfacilaj" - simple ĉar ili estas tiel bazaj. Tiaj estas piedo kaj dorso ...
-
Fervore feroe: Ekstaru kaj dancu
- 29 May 2010Valravn kantas malnovan popol-kanton kelling (sorĉistino) en la feroa lingvo. Jen la muziko, malsupre la teksto.
-
Survoje al Moret-sur-Loing
- 11 Jun 2010La restado en Parizo finiĝis por la riveristoj de la berlina motorboata "Esperanto", Gabi kaj Roland, per agrabla vesper-manĝo inter esperantistoj. La 10-an de junio ili daŭrigis la Sejnon supren.
-
Hundo bonrasa estas bona por ĉaso
- 14 Jun 2010Petro de Smedt kaj Jozefo Horvarth nuntempe preparas tradukon de la aktuala Duden-Bildvortaro al Esperanto. Petro prilaboras la paĝojn pri hundoj. Jen kion li eltrovis - sed antaŭ daŭrigi legadon vi eble ŝatos mem pripensi dum momento, kiujn hundo-specojn
-
Benson-vortaro: Ĉu CEED baldaŭ en la reto?
- 19 Jun 2010Laŭ nekonfirmita informo Peter Benson estus konsentinta, ke oni ĝisdatigu lian Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED - Ampleksa Vortaro Angla-Esperanta) en Interneto.
-
La esperanta meta-vortaro
- 19 Jun 2010 - 1 commentPIV kovras eble 20 elcentojn de la vorto-stoko registrita en dulingvaj Esperanto-vortaroj. La tuto de tiuj vortaroj kune formas virtualan "meta-vortaron" kun probable ĉ. 250.000 vortoj. La softvo Mobipocket Reader ebligas per unu sola serĉo konsulti ilin
-
Maratona fotado: la berlina foto-maratono
- 23 Jun 2010La berlina foto-maratono ĉiujare estas la defio por hobi-fotografoj el tuta Germanio kaj najbaraj landoj, la numero 1 de streĉoj por inspiro, fantazio, imago, okuloj kaj nepre por gamboj kaj genuoj!
-
Somere survoje en fola urbo
- 23 Jun 2010 - 1 commentĈu jam fin-planita via somero? Se ne, kial ne kelkajn tagojn al Berlino? Naŭ ret-filmoj bone peras la etoson. Bonvenon en gaje fola urbo (kun vigla Esperanto-vivo, eĉ).
-
La francaj kluzistoj strikas ...
- 23 Jun 2010... kaj boato Esperanto el Berlino estas blokita en Montceau-les-Mines (Burgonjo, departemento Saono kaj Luaro apud la Centra Kanalo). Tempo do, por viziti surlokan rok-koncerton kaj defileon de historiaj aŭtoj.
-
Nova GDEF de Waringhien: danko daŭra
- 26 Jun 2010 - 3 commentsGrupo de franc-parolantoj aktuale laboras pri modernigita reta versio de la klasika kaj influ-hava Grand Dictionnaire Espéranto-Francais de Gaston Waringhien (1955-1976). Multo restas ankoraŭ farenda, sed jam la nuna stato estas tre promes-plena kaj
Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter