Hans-Georg Kaiser
Revina

Revina volus mare veli,
la tutan mondon tiel celi,
sed car ŝi ne la monon havas,
ŝi hejme restas, reve bravas.

Se iam helpus al ŝi banko,
ŝi tuj forvelus kaj kun danko.
Ŝi lasus la amikon hejme,
lin adiaŭus senprobleme.

Ŝi globotrotus sen programoj,
kaj montrus sin en panoramoj.
Ŝin viroj sekvus kiel muŝoj,
avidaj ĉiuj pri kunkuŝoj.

Lastfine kantus ŝi en bando,
revenus eĉ al la hejmlando,
kaj tie ŝi koncertojn donus -
se la amik' ŝin ne malspronus.

Revina revas malgraŭ ĉio
pri juna dio for en Rio,
sed hejme ne tro aĉe estas,
kaj tial ŝi ĝemante restas.

Nu, hejme la amiko sidas,
kaj tiu ja Revinan bridas.
"Revina, mankus al vi sperto",
li diras laŭte kaj kun certo.

http://cezaroriginaloj.blogspot.de/