Hans-Georg Kaiser
Fino de l' superino

Ha, la vort' 'sinjoro',
sonas kiel oro.
Sed, se inus viro,
iĝus li martiro.

Se virino festas,
ĉar ŝi vira estas,
ŝi nur superstiĉas
kaj inec' perdiĝas.

Ŝi monoklon petas,
ne je robo pretas.
Kaj pro la cigaro
regas kis-avaro.

Ĉar al tia ino,
mankus ina sino.
Sekvus tuj la fino
de la superino.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

Hans-Georg Kaiser
Surgenuen, virvir-ino!


(ironie)

Surgenuen virvir-ino!
Se mi estas or-sinjoro,
surgenuen, do edz-ino!
Kaj je ĉiu 'in'-favoro
estu tuj por ĉiam fino!

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/


Hans-Georg Kaiser
Ino

Ino estu ino
kaj ne nur vir-ino.
Eĉ ne plu edzino,
kaj ne sinjorino.

Estas preskaŭ krimo.
Stulto ja sen limo!
In' ne estas ŝtipo
kaj ne vira ripo.

Ino estu ino
ne dependviktimo.
Sed plu virreĝimo
regas kun sublimo.

Ino estu ino
kaj sen vir' sur l' sino.
Se ne plaĉas ino,
kial ne ulino?

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/