Post adapto fare de Herbert von KARAJAN, la instrumenta prezento fariĝis himno de la Eŭropa Unio en 1986.
(Kun mia germana amiko Manfred, dum eŭropa renkonto... Neniam mi forgesos lin nek lian belegan amikecon por mia tuta familio.)
- Esperanta traduko de la ODO AL ĜOJO : (eo.wikipedia.org/wiki/Odo_al_%C4%9Cojo)
Traduko de la kanto farita far Kálmán Kalocsay, estas legebla sube.
- Ĝoj'! Fajrero belradia!
- Elizea di-filin'!
- fajrebrie ni al via
- templo iras, preĝi vin.
- Ĉesu, de vi sorĉligate
- de l' rigora mod' la ŝir',
- ĉiuj homoj sentas frate,
- se vi ŝirmas per flugil'.
Ĥoro:
- Jen brakumoj al milmiloj,
- Jen ĉi kis' al tuta mond'!
- Fratoj! super stela rond'
- loĝas patro por ni, filoj!
- Se la granda ĵet' bontrafis
- kaj amikon gajnis vi,
- se virina am' vin ravis:
- Vin enmiksu kun ĝojkri'!
- Jes, se eĉ nur unu koro
- estas via en la mond'!
- Kaj se ne -- do vin kun ploro
- ŝtelu for el nia mond'.
Ĥoro:
- Ĉiu sub ĉielo glata
- donu sin al simpati',
- al la steloj gvidas ĝi,
- kie tronas Nekonata.
- Ĉiu sur la brust' Natura
- suĉas sukon de la ĝoj'
- kor' malbona, koro pura
- sekvas ŝin laŭ roza voj'.
- Ŝi vinberojn, kisojn donas
- kaj amikon sen pridub',
- en volupt' la vermo dronas,
- vidas Dion la kerub'.
Ĥoro:
- Ĉu genuas vi, milmiloj?
- Vi kreinton sentas, mond'?
- Serĉu super stela rond',
- loĝas Li trans astro-briloj!
- En eterno de l' Naturo
- Ĝojo estas la risort'.
- En la mondhorloĝ' por kuro
- radojn pelas ŝia fort'.
- Ŝi el ĝermoj logas berojn,
- sunojn regas ŝia gvid'
- Ŝi tra l' spaco rulas sferojn
- trans la astronoma vid'.
Ĥoro:
- Kiel sur la pompaj vojoj
- sunoj sur la firmament',
- gaje marŝu, frata gent',
- kiel venki la herooj!
- Esploriston ŝi alrid'as
- el la fajrspegul' de l' Ver',
- sur krutaĵ' de l' Virto gvidas
- ŝi la homon de toler',
- sur Kred-Monto sunobrila
- flirtas ŝia flag' el or',
- ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila
- vidas ni en anĝel-ĥor'.
Ĥoro:
- Ho toleron, paciencon,
- fratoj, por pli bona mond'!
- Donos super stela rond'
- granda Dio rekompencon!
- Ĉu pripagi diojn? Vanto!
- Ĉu simili? Bela pen'!
- Venu ĝoji kun ĝojanto
- la mizero, la ĉagren'.
- Venĝ'? Kolero? En forgeson!
- Jen pardon' al malamik'!
- Liaj larmoj havu ĉeson,
- lin ne boru pento-pik'.
Ĥoro:
- En ŝuldlibroj plu nenio!
- Mondon regu harmoni'!
- Fratoj! Kiel juĝis vi,
- tiel juĝos pri vi Dio!
- Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
- en orsango de l' vinber',
- mildon trinkas kanibaloj,
- heroecon malesper'.
- Se rondiras la botelo,
- fratoj, saltu el la sid',
- ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
- Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'!
Ĥoro:
- Himnas Lin abismo stela,
- sera far' kun glora cit'.
- Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',
- supre, trans la tend' ĉiela!
- En suferoj: firma forto,
- al senhelpaj: ŝirma brust',
- eternec' al ĵura vorto,
- eĉ al malamiko: just'.
- Virfiero kontraŭ tronoj,
- kvankam sangon kostu spit',
- al merito estu kronoj,
- kaj pereo al insid'!
Ĥoro:
- Fermu vin en sankta rondo,
- Ĵuru do kun glaso-lev',
- pri l' fidelo al la Dev',
- je l' Reganto de l' Stel-Mondo!
Sign-in to write a comment.