23a ĉapitro

En la torturĉambro (sekva parto de la rakonto de l' Perso)

Ni troviĝis meze de eta ĉambro perfekte okangula... kun ties ses murpartoj interne ornamitaj per speguloj... de supre malsupren...
En la anguloj estis tre bone distingeblaj la etaj aldonaĵoj el speguleroj... la etaj partoj, kiuj devis pivoti ĉirkaŭ tamburoj...

Jes, ja! ilin mi rekonas... kaj mi rekonas la arbon el fero en angulo, funde de unu el tiuj etaj partoj... la arbon el fero kun ties fera branĉo... por la pendumitaj.

Mi ekkaptis la manon de mia kuniranto.
La vicgrafo de Chagny tute tremetis kaj estis preta ekkrii al sia fianĉino, ke li tuj alvenos por savi ŝin...

Mi timis, ke li ne povos sin deteni ...

Subite ni aŭdis bruon ie maldekstre.

Unue ŝajnis, ke iu malfermas kaj fermas pordon en la apuda ĉambro, kaj poste aŭdiĝis obtuza ĝemo.

Mi pli forte retenis la brakon de sinjoro de Chagny; tiam ni klare aŭdis tiujn vortojn:

"Akceptu aŭ rezignu! Ĉu la geedziĝa Mesola promorta Meso?"

Mi rekonis la voĉon de l' monstro.

Refoje aŭdiĝis ĝemo... Kaj poste okazis longa silento...

Tiam mi certis, ke la monstro ne scias pri nia ĉeesto en sia domo, ĉar alie li elturniĝus, por ke ni ne aŭdu lin. Nur necesus, ke li hermetike fermu la nevideblan fenestreton, tra kiu la torturŝatantoj rigardas en la torturĉambron.

Kaj mi certis, ke se li scius pri nia ĉeesto, la torturoj tuj komenciĝus...

Do ni havis grandan superecon sur Erik : ni troviĝis proksime al li, kaj tion li tute ne sciis!

Gravis ne sciigi tion al li, kaj mi vere timis la senbridan reagon de la vicgrafo de Chagny, kiu deziris kuregi tra la muron por reiri kun Kristina Daae, kies ĝemon ni kredis aŭdi iam kaj iam.

"Tute ne estas ĝoja la promorta Meso," plu diris la voĉo de Erik, "dum la geedziĝa Meso estas belega! Necesas decidi kaj scii, kion oni volas! Neeblas, ke mi daŭre vivu tiel, sub la tero, en truo, kiel talpo! Estas finita mia Triumfanta Donĵuano; mi povas do vivi same kiel aliu ajn. Kiel ĉiuj mi deziras havi edzinon kaj ni kune promenos dimanĉe. Mi faris al mi maskon kun ajna vizaĝo. Oni eĉ ne rigardos returne. Vi estos la plej feliĉa virino. Kaj ni kantos nur por ni solaj, ĝis la morto... Vi ploras! Min vi timas! Fakte mi ne estas malica! Amu min kaj tion vi vidos! Por esti bona nur mankis al mi, ke oni amu min! Se vi amus min, mi estus milda kiel ŝafido, kaj vi farus el mi kion vi volus!"

Baldaŭ la ĝemado, kiu akompanis tiun kvazaŭan amo-litanion, iĝis pli kaj pli forta.
Ion pli senesperan mi neniam aŭdis.

Sinjoro de Chagny kaj mi konsciis, ke tiun timegan lamenton eligis Erik mem.

Koncerne Kristinan, eble ie sur la alia flanko de l' muro, kiu staris antaŭ ni, ŝi verŝajne sentis sin time muta, senforta por ekkrii, kun la monstro sur la genuoj antaŭ ŝi.

Tiu lamento estis sonora kaj grumblanta kiel oceana muĝo.

Trifoje Erik eligis tiun muĝon el la roko de sia gorĝo:
"Vi ne amas min! Vi ne amas min! Vi ne amas min!"

Kaj li mildiĝis:
"Kial vi ploras? Vi ja scias, ke vi ĉagrenas min!"
Silento...

Ĉiu silento estis espero por ni.
Ni diris al ni :
"Eble li forlasis Kristinan malantaŭ la muro."

Ni pensis nur pri tiu ebleco : sciigi Kristinan pri nia ĉeesto sen iu suspekto de la monstro.

El la torturĉambro ni povus tiam eliri nur se Kristina malfermus ties pordon.
Kun tiu unua kondiĉo ni povus helpi ŝin, ĉar ni eĉ ne sciis, kie la pordo troviĝas ie ĉirkaŭ ni.

Subite la apudan silenton rompis iu elektra sonorilo.

Aŭdiĝis eksalto ĉe la alia flanko de l' muro kaj la tondra voĉo de Erik:
"Iu sonorigas! Bonvolu eniri!"
... Malbonaŭgura ridaĉo.

"Kiu do alvenas por nin ĝeni?...Iomete atendu min ĉi tie... mi tuj diru al la sireno, ke ŝi iru malfermi!"

Kaj malproksimiĝis paŝoj ; fermiĝis pordo.

Mi ne havis tempon por sonĝi pri la alvenonta hororo; mi forgesis, ke eble la monstro nur eliris por plia krimo; nur unu aferon mi komprenis : Kristina estis sola malantaŭ la muro!

Jam alvokis ŝin la vicgrafo de Chagny:
"Kristina! Kristina!"

Ĉar ni aŭdis, kion oni diris en la apuda ĉambro, ne estis kialo, ke mia kuniranto ne estu siavice aŭdita.
Tamen la vicgrafo devis plurfoje rediri sian alvokon.

Finfine aŭdiĝis malforta voĉo.
"Mi sonĝas!", ĝi diris.

"Kristina! Kristina! Estas mi, Raŭlo!"
... Silento.

"Sed respondu, Kristina!... Se vi estas sola, je Dio, respondu al mi!"

Tiam la voĉo de Kristina flustris la nomon de Raŭlo.

"Jes, ja! Estas mi! Tio ne estas sonĝo! ... Fidu min, Kristina!... jen ni venas por vin savi! ... sed restu singarda!... Kiam vi aŭdos la monstron, avertu nin!"

"Raŭlo! Raŭlo!"

Necesis rediri plurfoje, ke ŝi ne sonĝas; ke Raŭlo de Chagny sukcesis veni ĝis tie, kondukite de sindonema akompananto, kiu konas la sekreton de l' domo de Erik.

Sed tuj post la tro rapida ĝojo, kiun ni alportis al ŝi, sekvis pli granda teruro.
Ŝi deziris, ke Raŭlo tuj malproksimiĝu.
Ŝi tremis, ke Erik malkovros lian kaŝejon ĉar, en tiu okazo, li ne hezitus mortigi la junan viron.

Per kelkaj rapidegaj vortoj, ŝi klarigis, ke Erik tute freneziĝis pro amo, kaj estas preta mortigi ĉiujn kaj lin mem kune, se ŝi ne akceptos edziniĝi kun li antaŭ la urbestro kaj la pastro, la pastro de La Madeleine.
Li lasis ŝin pripensi ĝis la morgaŭa vespero je la dekunua. Tio estis la lasta templimo. Tiam, kiel li diris, ŝi devos elekti inter la geedziĝa Meso kaj la promorta Meso!

Kaj Erik diris tiun frazon, kiun Kristina ne bone komprenis:
" Jes aŭ ne. Se ne, ĉiuj estos mortintaj kaj en tombejo."

Sed mi mem tre bone komprenis tiujn parolojn, ĉar ili respondis al mia timoplena penso.

Mi demandis:
"Ĉu vi povus diri, kie troviĝas Erik?"

Ŝi respondis, ke li certe eliris el la domo.

"Ĉu vi povus certigi tion?"

"Ne!... ĉar mi estas ligita!... mi tute ne povas moviĝi!..."

-------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------