LA BALO – DUA ĈAPITRO (1/2)
Tiun vesperon, Antoinette, kiun la anglino kutime enlitigis akurate je la naŭa, restis en la salono kun siaj gepatroj. Tiom malofte ŝi eniris tien, ke ŝi atente rigardis la blankajn lignotegaĵojn kaj origitajn meblojn, kvazaŭ ŝi enirus fremdan domon. Ŝia patrino montris unupiedan tableton, kie kuŝis inkujo, plumoj kaj paketo da kartoj kaj kovertoj.
- Sidiĝu ĉi tie. Mi tuj diktos al vi la adresojn.
« Ĉu Vi venu ĉi tien, kara amiko mia ? » ŝi laŭte diris, sin turnante al sia edzo, ĉar en la apuda ĉambro la domservisto estis foriganta la manĝilaron kaj, de pluraj monatoj, la gesinjoroj Kampf parolas inter si per Vi, kiam li ĉeestis.
Kiam S-ro Kampf sufiĉe alproksimiĝis, Rosine flustris : « Nu ! Forpelu tiun lakeaĉon, bonvolu... Li ĝenas min... »
Tiam, ekvidinte la rigardon de Antoinette, ŝi ruĝiĝis kaj vigle ordonis :
« Nu, Georgo ! Ĉu vi baldaŭ finos ? Flanken metu ĉion, kio restas kaj mi permesas, ke vi supreniru... »
Poste, ĉiuj tri silentadis, rigidigitaj sur siaj seĝoj. Kiam la domestro estis foririnta, S-ino Kampf eligis sopiron.
- Finfine ! Mi ne scias kial, sed mi malŝatas tiun Georgon ! Kiam li surtabligas kaj estas malantaŭ mi, li perdigas al mi la apetiton... Kial vi stulte ridetas, Antoinette ? ... Nu ! Ek al la laboro ! Alfredo, vi havas la invitliston, ĉu ?
- Jes, diris Kampf. Sed atendu : mi unue demetu la jakon ĉar varmas.
- Nepras, ke vi ne forgesu ĝin ĉi tie, kiel okazis lastan fojon, diris lia edzino... Mi ja rimarkis laŭ iliaj mienoj, ke Georgo kaj Lucia opinias strange, ke ni restas ĉemizvestite en la salono.
- Mi fajfas pri la opinio de la servistaro, grumbletis Kampf.
- Vi ja malpravas, amiko mia, ĉar ili faras bonfamojn irante de laborloko al alia kaj babilante... Mi neniam estus sciinta, ke la baronino de la tria ...
Ŝi mallaŭtis sian voĉon kaj murmuris kelkajn vortojn, kiujn Antoinette ne sukcesis aŭdi malgraŭ siaj streboj.
- ... sen Lucia, kiu laboris tri jarojn en ŝia domo...
El sia poŝo, Kampf eltiris paperon, per nomoj kovritan kaj tute forstrekitan.
- Ni komencu per homoj, kiujn mi konas, ĉu ne, Rosine ? Skribu, Antoinette :
Gesinjoroj Banyuls. Ties adreson, mi ne konas. Vi havas la adresaron ĉemane; vi laŭvice serĉos...
- Ili estas tre riĉaj, ĉu ne ? respekte flustris Rosine.
- Tre.
- Ĉu ... vi opinias, ke ili volonte venos ? Mi ne konas S-inon Banyuls.
- Ankaŭ ne mi. Sed mi rilatas kun la edzo por negocoj, tio sufiĉas... Laŭdire, lia edzino estas ĉarma, kaj oni ne ofte ricevas ŝin en ŝia societo, de kiam ŝi estis implikita en tiu afero... vi scias, tiuj famaj seksdiboĉadoj de la Bois de Boulogne*, antaŭ du jaroj...
- Nu, Alfredo ! la etulino... !
- Sed ŝi ja ne komprenas. Skribu, Antoinette...Tamen, ŝi estas tre valora virino, por komenci...
- Ne forgesu la Ostier-ojn, vigle diris Rosine. Laŭdire, ili aranĝas belegajn festojn...
- S-ro kaj S-ino Ostier d’Arrachon, kun du r, Antoinette... Pri tiuj, mi ne certas, kara mia. Ili estas vere prudegaj, tre... La virino iam estis...
Li gestis.
- Ne ?!
- Jes ja ! Mi konas iun, kiu antaŭe en Marseljo ofte vidis ŝin en ĉiesulinejo... Jes ja ! Tion mi certigas al vi... Sed tio okazis antaŭ longe, preskaŭ dudek jaroj. Ŝia edziniĝo tute senkotigis ŝin ; ŝi akceptas tre valorajn homojn ; ŝi estas ege postulema koncerne siajn rilatojn... Ĝenerale, ĉiuj virinoj, kiuj multe diboĉis, fariĝas tia post dek jaroj...
- Dio mia ! sopiris S-ino Kampf. Kiel malfacile !..
- Ni estu metodaj, kara mia... Por la unua monduma kunveno invitu homojn, multajn homojn kaj pliajn homojn, kiel eble plej multaj... Nur por la dua aŭ la tria ni selektos... Ĉifoje ni invitu abunde !..
- Nu tamen, se ni almenaŭ certus, ke ĉiuj venos... Se iuj homoj malkonsentos veni, mi kredas, ke mi mortos pro honto...
Kampf silente kaj grimace ridetis.
- Se iuj homoj malkonsentos veni, vi denove invitu ilin por la venonta fojo, kaj denove por la sekva fojo... Ĉu vi volas mian opinion ? Fakte, por antaŭeniri en la alta societo, necesas nur sekvi laŭlitere la Evangelimoralon ...
- Kio ?
- Se oni vangfrapas vin, prezentu la alian vangon... La societo estas la plej bona lernejo al kristana humileco.
- Mi demandas al mi, kie vi serĉas tiajn stultaĵojn, amiko mia, diris S-ino Kampf, svage ŝokata.
Kampf ridetis.
- Nu, ni daŭru... Jen kelkaj adresoj sur tiu papereto, kiujn vi nur rekopiu, Antoinette...
S-ino Kampf kliniĝis super la ŝultrojn de sia filino, kiu plu skribis sen levi la frunton :
- Estas vere, ke ŝi havas beletan legeblan skribon... Nu, Alfredo, ĉu ne S-ro Julien Nassan estas tiu viro, kiu estis enprizonigita pro iu friponaĵafero ?..
- Ĉu Nassan ? Jes ja.
- Ha ! murmuris S-ino Kampf kun iom da miro.
Kampf diris :
- Sed el kie vi ja venas ? Li estis rehonorigita ; oni lin ĉie akceptas. Li estas ĉarma fraŭlo kaj precipe unuaranga aferisto...
- S-ro Nassan, 23 bis Avenue Hoche**, relegis Antoinette. Kaj poste, Paĉjo ?
- Estas nur dudek kvin, veadis S-ino Kampf ; ni neniam eltrovos ducent personojn, Alfredo...
- Sed jes ja ! Ne komencu ekscitiĝi. Kie estas via listo ? Ĉiuj personoj, kiujn vi ekkonis lastan jaron en Nico, Deauville, Chamonix... ***
S-ino Kampf prenis notblokon sur la tablo.
- Grafo Moïssi ; gesinjoroj kaj fraŭlino Lévy de Brunelleschi kaj markizo d’Itcharra : li estas la ĝigolo de S-ino Lévy, oni ĉiam akceptas ilin kune...
- Tamen ekzistas edzo, ĉu ? dubamiene demandis Kampf.
- Kompreneble, ili estas tre distingitaj homoj... Estas pliaj markizoj, sciu ! Jen kvin : markizo de Liguès y Hermosa, markizo... Diru, Alfredo, ĉu oni parolante aldonu ilian titolon ?.. Mi opinias, ke pli valoras, ĉu ne ? Kompreneble, ne « Sinjoro markizo » kiel dirus la domservistoj, sed « kara markizo, mia kara grafino »... sen tio, la aliuloj eĉ ne ekkonscius, ke ni akceptas titolulojn...
- Nu, se ni povus surdorsen glui ilian etikedon, tio plaĉus al vi, ĉu ne ?
- Ho ! Kiaj stultaj ŝercoj !... Nu, Antoinette, rapidu por kopii ĉion tion, mia filineto...
Antoinette skribis dum momento, poste ŝi laŭtlegis :
« Barono kaj baronino Levinstein-Lévy, grafo kaj grafino du Poirier...**** »
- Ili estas Abraham kaj Rebecca Birnbaum.**** Ili aĉetis tiun titolon ; estas ja stulte nomiĝi du Poirier, ĉu ne? Nu, mi mem povus ja ....
Ŝi enprofundiĝis en sonĝon.
- Simple : grafo kaj grafino Kampf, ŝi flustris. Tio belsonas.
- Nu, iom atendu, konsilis Kampf. Ne antaŭ dek jaroj.
*Bois de Boulogne : (Bosko de Boulogne) vasta parko de Parizo, famkonata pro la nokta ĉeesto de prostituitinoj.
**Avenue Hoche : avenuo de Parizo, kiu direktas al la Triumfa Arko.
***Nico : grava turisma urbo ĉe Bordo Lazura. // Deauville : fama banloka urbo en Normandio // Chamonix : vintrostacio je la piedo de la Mont Blanc (Alpoj).
**** Poirier (franca) = Birnbaum (germana) : pirarbo, pirujo.
--------------------------------------------------DAŬRIGOTE----------------------------------------------------------
Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
VIA FELIETONO : "LA BALO" (4)
-
Karaj geamikoj kaj legantoj,
Jen la fina parto de la dua ĉapitro :
Sinjorino Kampf petis hel…
-
17 Feb 2014
VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)
-
Karaj geamikoj, karaj legantoj...
Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu…
-
06 Feb 2014
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
884 visits
VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (3)
Karaj geamikoj kaj legantoj,
Jen la sekva parto de la novelo de Irène NEMIROVSKY (1928). Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu rakonto, kies stilo estas plejofte "morda"... Fakte, la verkistino plejverŝajne iom rememorigas sian propran infanaĝon. Jen senindulga priskribo de la monduma medio inter la du Mondmilitoj.
... kaj ĉu vere ŝanĝis tia naŭza sinteno de novriĉuloj ???
BONAN LEGADON !
Koran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj valoraj rimarkoj!
Jen la sekva parto de la novelo de Irène NEMIROVSKY (1928). Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu rakonto, kies stilo estas plejofte "morda"... Fakte, la verkistino plejverŝajne iom rememorigas sian propran infanaĝon. Jen senindulga priskribo de la monduma medio inter la du Mondmilitoj.
... kaj ĉu vere ŝanĝis tia naŭza sinteno de novriĉuloj ???
BONAN LEGADON !
Koran dankon al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj valoraj rimarkoj!
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.