LA FANTOMO DE L' OPEREJO (23)

Ĉapitro 6 : LA SORĈITA VIOLONO


La viktimo de manovroj, pri kiuj ni poste rakontos, Kristina Daae ne tuj denove atingis en la operejo la triumfon de tiu fama vespera spektaklo. Tamen ŝi poste aperis en la urbo okaze de vesperkunveno ĉe la dukino de Zuriko, kie ŝi kantis la plej belajn muzikaĵojn de sia repertuaro. Jen kiel la granda recenzisto XYZ, kiu troviĝis inter la elstaraj gastoj, sin esprimas rilate al ŝi :

« Aŭdante ŝin en "Hamleto", oni sin demandis, ĉu Ŝekspiro mem venis el Elizeo* por provludigi ŝin... Estas vere, ke tiukaze, se ŝi surhavas la steldiademon de la noktoreĝino, Mozarto siaflanke certe forlasus la eternajn domojn por aŭskulti ŝin. Sed ne ! Li ne bezonus moviĝi, ĉar la akuta kaj vibra voĉo de la ensorĉiga interpretistino de lia "Magia Fluto" venus renkonti lin en la ĉielon. Tien ĝi facile leviĝus, precize kiel ŝi senpene sukcesis leviĝi de la pajlategmenta vilaĝdometo en Skotelof al la palaco el oro kaj marmoro, kiun konstruis sinjoro Garnier. »

Sed post tiu vespero ĉe la dukino de Zuriko, Kristina ne plu kantis por la mondumo. Fakte, ŝi tiam rifuzis ĉiun inviton, ĉiun honorarion. Sen doni iun eblan pretekston, ŝi rezignis partopreni en karitatofesto, por kiu ŝi antaŭe promesis sian artistan ĉeeston. Ŝi agis kvazaŭ ŝi ne plu regus sian destinon, kvazaŭ ŝi timus novan triumfon.

Ŝi eksciis, ke la grafo de Chagny, por plezurigi sian fraton, tre aktive klopodas por havigi al ŝi la favoron de s-ro Rikardo. Ŝi letere dankis lin kaj petis, ke li ĉesu paroli pri ŝi al la direktoroj. Kiujn motivojn ŝi havis por tia stranga sinteno ? Kelkaj asertis, ke tio estas nemezurebla orgojlo ; aliaj certigis ŝian dian modestecon. Tiom modesta oni ne estas en la teatra artistaro. Fakte, mi ne scias, ĉu mi ne simple skribu tiun vorton : timego. Jes, mi ja pensas, ke Kristina Daae tiam timis pro tio, kio ĵus okazis al ŝi ; pro tio ŝi tiel konsterniĝis kiel ĉiuj. Ĉu konsterniĝis ?

Ĉu vere ?... Ĉi tie mi havas leteron de Kristina (el la kolekto de la persano), kiu temas pri la tiamaj eventoj. Nu, releginte tiun, mi ne skribus, ke Kristina konsterniĝis aŭ eĉ timis pro sia triumfo, sed ŝi estis vere terurita. Jes ja : terurita !

"Mi ne plu rekonas min, kiam mi kantas !", ŝi diradas.

La kompatinda, pura, dolĉa infano ! Nenie ŝi aperis, kaj la vicgrafo de Chagny vane provis troviĝi sur ŝia vojo. Li petskribis al ŝi por ke, ŝi permesu viziton de li. Li malespere atendis respondon ĝis iu matene, ŝi sendis al li tiun ĉi leteron :

« Sinjoro, mi tute ne forgesis la infaneton, kiu eniris en la maron por repreni mian skarpon. Tion mi ne povas ne skribi al vi, hodiaŭ kiam mi estas forironta al Perros ** por plenumi sanktan devon. Morgaŭ estos la datreveno de la forpaso de mia kompatinda paĉjo, kiun vi konis, kaj kiu vin ŝatis. Tie en la foro li estas enterigita kun sia violono en la tombejo, kiu ĉirkaŭas la preĝejon, piede de la monteto, kie ni tiom ofte ludis en nia infanaĝo. Flanke de tiu strato, kie – iom pli aĝaj – je la lasta fojo nin adiaŭis. »

Kiam li ricevis tiun leteron de Kristina Daae, la vicgrafo de Chagny rapidege konsultis la trajnhoraran tabelon kaj haste vestiĝis. Li skribis kelkajn liniojn, kiujn lia ĉambristo donu al lia frato. Poste li ĵetis sin en veturilon, kiu kondukis lin fakte ĝis la kajo de la stacidomo Montparnasse***, sed tro malfrue por la matentrajno, kiun li celis preni.

Raŭl pasigis malgajan tagon. Sian vivovolon li retrovis nur vespere, kiam li sidis en sia vagono. Dum la tuta vojaĝo, li relegis la leteron de Kristina, enspirante ĝian parfumon kaj tiel revivigante la dolĉan bildon de siaj junaĝaj jaroj. Li pasigis la tutan abomenindan trajnonokton en febra sonĝo, kiu komenciĝis kaj finiĝis kun Kristina Daae.Tagiĝis kiam li alvenis en Lannion.**** Li kuris al la diliĝenco, kiu veturadas al Perros-Guirec. Li estis sola vojaĝanto. Li pridemandis la koĉeron. Li eksciis, ke la antaŭan vesperon juna virino, kiu aspektas kiel Parizanino, petis, ke li konduku ŝin al Perros. Tie ŝi deziris loĝi en la gastejo "Leviĝanta Suno". Temis ja pri Kristina, kiu alvenis sola ! Raŭl eligis profundan sopirĝemon. En tia soleco, li baldaŭ povos tute kviete paroli al Kristina. Ŝin li amis ĝis sufokiĝo. Tiu granda fraŭlo, kiu jam vojaĝis ĉirkaŭ la mondon, estis virta kiel virgulino, kiu neniam forlasis la patrinan domon.

Samtempe kiam li proksimiĝis al ŝi, li fervore rememoris la historion de la eta sveda kantistino. Multajn detalojn pri ŝi la publiko ankoraŭ ne konas.



*Elizeo : Fabela lando, kie laŭ la helenaj kredoj, la herooj, la virtuloj loĝis post la morto en eterna printempo (PIV).
**Perros-Guirec : banloka urbo en Bretonio.
***Montparnasse : pariza stacidomo.
****Lannion : urbeto en Bretonio.


-----------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------