Search through Pedro Hernández's photos

  Shooting date  /  2012  /  June  /  25   -   50 photos

« June 2012    1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30    June 2012 »

  • Hrant fotas la malnovan ponton de Aleverdi, de la 12-a jarcento
  • Fiŝkaptisto sur la antikva ponto de Alaverdi
  • Laboristino de la monaĥejo Haghpat
  • En monaĥejo Haghpat
  • Hirundo kaj hirundaj nestoj en la Monaĥejo Haghpat
  • Lernejaninoj, vizitantaj la monaĥejon Haghpat
  • Defendturo ĉe la enirpordo al la fortikaĵo
  • Preĝejo de la Dipatrino
  • La enirpordego de la fortikaĵo. Protektas la solan alireblan flankon de la fortikaĵo, ĉirukaŭita aliflanke de krutaĵoj
  • Spuroj de freskoj ene de la narteksoj
  • Natekso
  • DSC 0720
  • Skulptita oranamo en la nartekso
  • En la nartekso, super la enirpordo al la preĝejo, videblas spuroj de freskoj
  • Freskoj de la absido. Bizantia-kartvela stilo
  • Freskoj sur la enirpordo
  • Freskoj sur flanka muro
  • Freskoj sur flanka muro. Detalo
  • Freskoj sur la enirpordo, detalo
  • Ĝenerala interna vido de la absido
  • Freskoj de la absido. Detalo
  • Postrestaĵoj de la ĉemura gardistejo
  • Murego
  • Ekstera fenestro de la absido
  • Surmura ornamo
  • Postrestaĵoj de la monaĥejo
  • La supra turo de la preĝejo disfalis, kaj nun estas anstataŭita per simpla tegmento. Malantaŭ la absido videblas eta konstruaĵo, kie du princoj de la familio Zaĥarjan estis enterigitaj en la 13-a jarcento
  • Infano apud la enirejo de Aĥtala, vendas mineralaĵojn al la turistoj
  • Ekstera vido de la fortikaĵo
  • Ekstera vido de la tuta fortikaĵo Aĥtala
  • Ĝenerala vido de la baziliko kaj la funebra monumento
  • La baziliko estis ĉirkaŭita de galerio, kies tegmento disfalis. Tamen, restas la ekstera muro, tra kies pordo videblas la pordo de la baziliko mem kaj funde la altaro
  • Ornamo ĉe la enirpodo de la baziliko
  • Impona interno de la baziliko
  • Lampo, mi supozas ke relative moderna
  • Ankaŭ la fresko aspektas moderna
  • Ekstera vido, kun la enirpordo de la galerio. La kupolo estis vera novaĵo en tiuspecaj bazilikoj, kaj atestas la majstrecon de la tiamaj armenaj arkitektoroj
  • Ekstera vido. Bonege videblas la galerio.
  • La funebra  (aŭ omaĝa) monumento apud la baziliko
  • Pri la deveno de la steleoj mi havas dubojn. Laŭ tio kion oni rakontis al ni, temas pri donaco de hinda reĝo (legu plu en la venonta bildo).
  • (...) Tamen, krom en la angla kaj esperanta versio de la vikipedio mi trovis nenian tian aludon, kio ja strangas, tia informo aperus en ĉiuj fontoj. Detalo de la gravuraĵoj sur la steleoj
  • Ĝenerala vido de la monumento
  • La supra parto de la monaĥejo, sur la rando de la krutaĵo, troviĝas du apudaj preĝejoj
  • Ni alproksimiĝas al la krutaĵo...
  • kaj tie, sube de la krutaĵo troviĝas la suba parto de la monaĥejo
  • Pli proksime
  • El supro nur videblas la preĝejo de Sankta Nŝan, konstruita en 1187, kun sonorilturo de 1290, kaj la ruinaĵoj de la preĝejo de Sankta Arakjal
  • Preĝejo de Sankta Nŝan
  • Ruinaĵoj de la preĝejo de Sankta Arakjal
  • Ĉe la krutaĵo super la rivero Debed kaj la monaĥejo Horomajr