Vi loĝas en la ĉefurbo. Via avo mortas en via gepatra vilaĝo kaj vi kune kun via familio iras tien por la forpascerenomio.
Post la fino de la ceremonio vi intencas reveni al via loĝurbo. Via kuzo intencas helpi vin kaj veturigas vin per sia aŭto al la busterminalo. Dum la vojo ĉe vojkruco ŝoforo de alia aŭto kontraŭregule baras la vojon. Via kuzo furioziĝas kaj protestas lin. La ŝoforo diras insulton kaj via kuzo plifurioziĝas, vi intencas mildigi la aferon, sed dume la ŝoforo elaŭtiĝas kaj insultante kuras al via kuzo. la kuzo ankaŭ elaŭtiĝas kaj ili ambaŭ batas unu la alian. Vi ankaŭ eliĝas por pacigi ilin, do vi staras inter ili sed ili tiom nervozaj estas ke neniel intencas ĉesi. La aliaj vojpasantoj ankaŭ kolektiĝas por spekti la bataladon dume via kuzo batas la nazon de la ŝoforo kaj tuj sango elverŝiĝas. Vi fonas al la polico. Post minutoj polico venas kaj dume via kuzo eskapas ĉar timas malliberiĝi!
Vi iras al la policejo kaj la ŝoforo diras ke ĝuste vi batis lin! vi rifuzas sed li insistas ke ĝuste vi intencis mortigi lin per tranĉilego! Vi miras kaj protestas kial li tiom mensogas sed li diras ke li havas atestantojn kiuj atestas ke vi intencis mortigi lin per tranĉilo!! ju pli vi klarigas ke vi neniel intervenis la bataladon kaj ke vi nur klopodis ĉesigi la kverelon des pli la ulo arde akuzas vin ke vi forte batis lin kaj per tranĉilo intencis mortigi lin kaj ke oni povas atesti pri tio!
Malgraŭ tio ke li ne estas vundita kaj nur pro frapo al lia nazo iomete elverŝiĝis sango, li ŝajnigas sin plendolora kaj ke li bezonas urĝan kuracadon. Do la polico diras al vi ke vi devas esti arestita kaj resti en la policejo ĉar vi havas plendanton kiu nur estas survoje al hospitalo!
Estas vespero de vendredo(feria tago en irano) do ĉefuloj de la policejo ne estas kaj vi devas tranokti en la malliberejo de la policejo ĉar ne funkcias juĝejo kaj ĝis sabato (komenco de la semajna labortago en irano) vi "devas toleri" la situacion. Ĉio aspektas kiel koŝmaro sed bedaŭrinde en fakto. Dume viaj parencoj informiĝas pri la afero kaj venadas al la policejo (en malgranda urbo ĉiuj konas unu la alian!)por iel maniere solvi la problemon sed vane ĉar neniu respondeculo estas tie do vi vole ne vole "devas toleri" ĝis sabato, tiam kiam venos la respondeculoj!
...
Finfine sabato!
Frumatene oni eligas vin el la malliberejo kaj antaŭ ol sendi vin kaj vian dosieron al la juĝejo, via onklo "sukcesas" "kontentigi" la plendanton kaj aĉeti la policanojn pagante sufiĉan monon kaj vi "liberiĝas"!
Dume vi pensas kiom facile oni povas droniĝi en ne imageblaj danĝeraj situacioj kaj kiom facile oni povas krei al vi problemojn malgraŭ via penado eviti ilin kaj pli ĉagrenige kiom da homoj ekzistas kiuj pretus atesti ke vi intencis mortigi iun!
...
Antaŭ jaro mi jam trapasis tiun koŝmaron sendorme!
Eta diferenco
-
Mahmud plendas ke de antaŭ du jaroj lia frato en irano, atendas permesilon de la ŝtato publiki sian…
-
27 Nov 2007
Koŝmaro
-
Ĉu vi iam havis koŝmaron? Mi ne parolas pri sonĝo sed koŝmaro en reala vivo?
Mi multfoje havis ka…
-
25 Nov 2007
See all articles...
Keywords
Koŝmaro ... 1
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Reto has replied to Lars SözüerMi iam travivis ion similan en Turkujo, kiam mi devis pasigi 22 horojn en malliberejo ĉar mi akcidente eniris armean terenon kaj fotis tie. Sed ĉiuj estis al mi tute afablaj, kaj neniu mensogis kontraŭ mi. (Nu, krom la prokuroro - li konstatis ke mia fotilo estas rusa kaj ke li ne konas la urbon en mia pasporto, do mi certe estus orientgermana spiono.) Ankaŭ ne necesis subaĉeti iun, feliĉe. Do mi ne volas klasigi tiun sperton kiel koŝmaron.
Mi pensas ke subaĉeteblaj aŭ eĉ subaĉetendaj responsuloj ekzistas jen kaj jen en ĉiu lando (jes, certe gravas la multeco), menciitaj misatestantoj surprizas min, ĉu tio oftas?
Sign-in to write a comment.